Februaro 9

0 comments

Ŝanĝo

De Jakobo Lamilito

Februaro 9, 2025


Ekzistas nur unu vero en la mondo. 

Ŝanĝo okazas. 

Ĝi okazas ĝuste nun dum vi legas ĉi tiujn vortojn. 

Estas neniu eskapo de ŝanĝo.

Do, kion ni faru?

La respondo estas simpla. 

Sed ĝi ne estas facile farebla. 

Kiam ŝanĝo okazas, ni devas adapti al la situacio. 

Alie, ni renkontos grandajn malfacilaĵojn. 

Mi aŭdis iun, kiu diris iam ke se oni kverelas kun realo, realo ĉiam gajnas.

Realo ekzistis pli longe ol iu ajn. 

Laŭ sciencistoj, nia universo komenciĝis antaŭ 13 miliardoj da jaroj.

Tio estas longega.

Niaj vivoj estas kvazaŭ punkto, kiu aperas kaj malaperas preskaŭ tuj.

Tiom da aferoj okazis kaj tiom da aferoj okazos.

Ni ĉiuj estas parto de io pli granda ol ni mem.

Io pripensinda, laŭ mi. 

Ĉiuokaze, ŝanĝo estas la kialo por ĉio, kion ni vidas.

Nenio okazas sen ŝanĝo. 

Mi scivolas kelkfoje kiel la universo finiĝos. 

Ĉu la universo rekomenciĝos?

Ĉu la universo mortos?

Aŭ eble, io alia. 

Kiu scias?

Ni estas ĉi tie nun do la plej bona afero fari estas fari ion bonan por la homaro.

Homoj bezonas unu la alian. 

Ni estas sociaj animaloj. 

Pripensu la ŝanĝojn, kiujn vi spertis en via vivo. 

Kiel viaj ŝanĝoj efikis vin?

Eble, konsideru skribi viajn pensojn en taglibro aŭ io tia.

Ŝanĝo estas nek bona nek malbona. 

Ĝi estas simple fakto de la vivo. 

Uzu ŝanĝon saĝe.

Pri la aŭtoro

Esperantisto, kiu loĝas en Novjorko. Esperantistiĝis en 2023. Administranto de unu el la plej grandaj Esperantaj Telegramaj grupoj. Mi ŝatas filozofion, animeon, kaj pripensi la signifon de la vivo.

{"email":"Email address invalid","url":"Website address invalid","required":"Required field missing"}
>